Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Gvatemalo: sindikataj gvidantoj estas malliberigitaj, ĉar ili intertraktadis kolektivan konvencion

Partenerece kun la Nacia sindikato de la sanlaboristoj de Gvatemalo (SNTSG) kaj Public Services Internacional (PSI), tutmonda sindikata federacio, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj provizantajn publikajn servojn en pli ol 160 landoj.

La institucia krizo spertita de Gvatemalo dum tiuj lastaj monatoj, pliakriĝis. La registaro de Jimmy Morales sisteme intensigis la persekuton kontraŭ gvidantoj de la komunumo, aktivuloj, ĵurnalistoj kaj sindikatanoj.          

Luis Alpirez Guzmán, ĝenerala sekretario de la SNTSG, kaj Dora Regina Ruano, de la sama organizaĵo, estis arestitaj dum preskaŭ dek tagoj (de la 17a ĝis la 28a de januaro), ĉar ili intertraktadis kaj subskribis kolektivan konvencion inter la sindikato kaj la aŭtoritatoj de la ministrejo pri Sano en 2013.

La nuna registaro akuzis ilin pri trouzado de laŭleĝaj potencoj, ĉar la ministrejo pri sano ne disponis sufiĉan monon por pagi iliajn devigojn kaŭze de la kolektiva konvencio. Kvankam ili estis liberigitaj, ambaŭ sindikataj gvidantoj plu estas hejmarestitaj.

La SNTSG kaj la PSI lanĉis urĝan kampanjon, postulante de la gvatemala registaro, ke ĝi tuj rezignu je ĉiuj akuzoj kontraŭ Dora Regina Ruano kaj Luis Alpirez Guzmán, kaj ĉesigu la represion kontraŭ ĉiuj komunumaj gvidantoj, aktivuloj, ĵurnalistoj kaj sindikatanoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
informacion@secretariaprivada.gob.gt, llopez@vicepresidencia.gob.gt, cuervoboj@hotmail.com, rights@world-psi.org