Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Peruo: reenpostenigu la laboristojn, kiuj estis maldungitaj, ĉar ili postulis protektadon kontraŭ la Covid-19

Partnerece kun UNI Commerce Global Union, aliĝinta al UNI Global Union, federacio, kiu reprezentas pli ol 20 milionojn da laboristoj en pli ol 150 landoj, ĉefe dungitaj en la sektoro de servoj. UNI Commerce estas unu el la sektoroj de UNI Global Union, kiu reprezentas pli ol 160 sindikatojn kaj pli ol 4 milionojn da laboristoj, dungitaj en la industrio pri podetala kaj pogranda komerco.

La sindikato UNI Commerce petas de la sindikatoj kaj laboristoj el la tuta mondo, admoni Falabella (ĉilia multnacia entrepreno pri podetala hejm-vendo), ke ĝi reenpostenigu 22 laboristojn, kiuj estis maldungitaj, ĉar ili petis pli bonan protektadon kontraŭ la Covid-19 en Peruo. Post portempa fermado, la distribua centro de Falabella estis antaŭnelonge malfermita denove en Peruo.    

Tamen, la entrepreno ne efektivigis la necesajn aranĝojn por protektadi la laboristojn kontraŭ la Covid-19. 22 laboristoj tiam uzadis sian leĝan rajton pri rifuzo de laboro, ĝis kiam la necesaj antaŭzorgoj estos prenitaj. Tiu ago instigis la entreprenon plibonigi la aranĝojn. La 22 laboristoj relaboris, sed la entrepreno maldungis ilin ĉiujn sen monkompenso. Dum ekzistas almenaŭ 30 konfirmitaj kazoj de Covid-19 en la distribua centro, la direkcio de Falabella preferas lukti kontraŭ la laboristoj kaj la sindikato prefere ol lukti kontraŭ la Covid-19. Vi povas subteni la 22 peruajn laboristojn, sendante mesaĝon al la direktoro de la entrepreno kaj al la loka estraro.    




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
gbottazzini@falabella.cl, crcarvajal@falabella.cl, azimmermann@sagafalabella.com.pe, mfranco@sagafalabella.com.pe, csolari@falabella.cl, mfprieto@falabella.cl, solidarityperucampaign@gmail.com