Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Brazilo: petu de Santander, ke ĝi ĉesigu maldungi laboristojn dum la pandemio

Partnerece kun UNI Global Union, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj en 150 landoj en la sektoro de kompetenteco kaj servoj, inter kiuj tri milionoj da laboristoj en la financa sektoro.

La multnacia banko Santander ne respektis sian promeson ne maldungi laboristojn en Brazilo dum la pandemio de Covid-19.

Santander-Brazilo engaĝiĝis kun la sindikato Contraf-CUT, aliĝinta al UNI Global Union, garantii la laborpostenojn dum la sanitara krizo. Tamen, la banko anoncis maldungon de 20% el sia personaro (pli ol 9 000 personoj), kvankam la viruso plu vastiĝas en la lando.

La entrepreno jam maldungis almenaŭ 160 personojn, kaj aliaj laboristoj estas minacitaj je maldungo, se ili ne atingas siajn vendo-celojn - dum la nombro de mortintoj en Brazilo,  kaŭze de la Covid-19, ĵus atingis la duan plej altan nivelon en la mondo.              

Utiligi la pandemion kiel pretekston por maldungi laboristojn, estas meti la entreprenon en alian malfacilan situacion. Petu de la Direktoro de Santander-Brazilo, ke li respektu sian promeson faritan al la laboristoj, kaj protektu iliajn laborpostenojn okaze de nacia sanitara urĝeco.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
srial@santander.com.br, vlobato@santander.com.br, communications@uniglobalunion.org