Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Israelo: 10bis ĉesigu tuj la kontraŭ-sindikatan subpremadon

Partnerece kun la Histadrut, la nacia sindikata centralo de Israelo.

10bis, la israela branĉo de la nederlanda entrepreno de liverado de nutraĵvaroj Just Eat Takeaway.com, senigas siajn laboristojn je iliaj rajtoj sindikataniĝi. La liverantoj de nutraĵvaroj senhalte laboris dum la tuta pandemio de COVID-19, ebligante la vivtenadon de la nutraĵa sektoro, kaj respondante al la bezonoj de centoj da miloj da klientoj dum la pandemio. En oktobro 2020, duono el la liverantoj de 10bis sindikitaniĝintaj en la Histadrut, postulis garantion kaj agnoskon de siaj monkompensoj kiel elemento de siaj salajroj. 

Sed la entrepreno provis malhelpi la sindikataniĝon, timigis la organizantojn, rifuzis intertraktadi kun la laboristoj kaj provis maldungi la estron de la entreprena komitato. Dum Just Eat Takeaway.com fanfaronis pri sia konduto koncerne sian agnoskon pri libereco krei aŭ aniĝi al sindikato laŭ elekto, ĝia efektivigo restas senefike kaj nuraj vortoj.

Kuniĝu kun ni por postuli de Just Eat Takeaway.com, ke ĝi metu finon al la kontraŭ-sindikata subpremado de 10bis, agnosku la entreprenan komitaton, komencu sinceran intertraktadon kaj rezignu pri la maldungo de la reprezentantoj de la laboristoj.  




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
avitals@histadrut.org.il, jitse.groen@takeaway.com, tomer.fefer@takeaway.com, nurit.shaked@takeaway.com, 10bislabor@gmail.com