Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Irano: Esmail Abdi denove en malliberejo - Liberigu lin tuj

Partnerece kun la Internacio pri Edukado , tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, kiuj reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj help-profesiuloj.

Esmail Abdi, instruisto kaj sindikata gvidanto en Teherano, estis denove enkarcerigita en la malliberejo Evin, sabaton 20-an de januaro. Li estis liberigita por ferio la 9an de januaro. Provizora prokrasto de lia puno komenciĝis en la jaro 2016. La iranaj aŭtoritatoj rifuzis plilongigi lian ferion, malgraŭ malbona sano, kiu rezultas de malfacilaj vivkondiĉoj en la malliberejo.
La unua arestado de Abdi malhelpis lian partoprenon al la Tutmonda internacia kongreso pri edukado 2015 en Otavo, Kanado. Abdi estis celita pro lia sindikata aktiveco, lia kampanjo favore al rajtoj de la instruistoj kaj senpaga publika edukado. Li estis kulpigita pri malobservado de la nacia sekureco en februaro 2016, ĉar li organizis pacajn manifestaciojn. Ni bezonas vian subtenon por postuli de la iranaj aŭtoritatoj, ke ili definitive liberigu Esmail Abdi.   




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
media@rouhani.ir, iran@un.int, mission.iran@ties.itu.int, secretariat@iranembassy.be, rights@ei-ie.org