Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Hungario: Aboliciu la sklavisman leĝon!

Partnerece kun la hungara Konfederacio de la sindikatoj (MASZSZ).

La 12an de decembro, la hungara parlamento adoptis «sklavisman leĝon», kiu devigus la laboristojn efektivigi kromajn horojn ĝis 400 horoj jare. Plie, la referenca periodo estas plilongigita ĝis 36 monatoj. La leĝo estis adoptita sen konforma konsulto de la sociaj partneroj, post malbona uzado de la parlamentaj proceduroj.

La ŝanĝoj kaŭzus multe pli malbonan situacion por la laboristoj, fakte enkondukante sestagan laborsemajnon. Kvankam ambaŭ partoj estas ligitaj per akordo, en labormedio potenco ne estas ekvivalenta inter dunganto kaj laboristo. Dungito ĉiam estas en vundebla pozicio, oftege nekapabla kontraŭdiri la postulojn de la dungintoj. La plilongigo de la referenca periodo de la labortempo ĝis tri jaroj signifas, ke la laboristoj devigus labori kromajn laborhorojn dum longa periodo, atendante monkompensojn dum jaroj. Tiu leĝo kontraŭas la direktivon 2003/88/CE pri la labortempo, kiu fiksas la referencan periodon je maksimuma periodo de 12 monatoj.

La hungaraj sindikatoj kontraŭas tiujn aranĝojn, kiuj malobservas justajn kaj decajn laborkondiĉojn. Tiujn lastajn tagojn, grandaj homamasoj vigle protestis sur la stratoj.

La hungaraj Konfederacio de la sindikatoj (MASZSZ) postulas abolicion de la leĝo, kaj alvokas la hungaran prezidenton ne subskribi kaj resendi ĝin al la Parlamento.  MASZSZ alvokas al signifa kaj konforma konsultado de la sindikatoj. Sinjoro Prezidento, ne subskribu la sklavisman leĝon!




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
sajto@keh.hu