Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kazaĥio: la sindikata gvidanto Erlan Baltabay enkarcerigita – denove!

Partnerece kun la Internacia sindikata konfederacio , IndustriALL, kaj KNPRK - la Konfederacio de la sendependaj sindikatoj de Kazaĥio.

En julio ĉi-jare, Erlan Baltabay, gvidanto de la sendependa sindikato de la laboristoj en la sektoro petrolo kaj energio de Kazaĥio, estis kondamnita je sep jaroj da malliberejo pro politikaj kialoj. Vasta sindikata mobilizado sekvis, inkluzive de LabourStart-kampanjo, subskribita de miloj da personoj, postulante lian liberigon.  

Li estis liberigita en aŭgusto post amnestio de la Prezidento, kaj povis kuniĝi kun sia familio.

Li estas denove enkarcerigita.

Lia puno je sep jaroj da malliberejo estis anstataŭigita per monpuno. Baltabay rifuzas pagi la monpunon, ĉar li estas senkulpa. Li postulas la rajton apelacii sian kondamnon. La kazaĥaj aŭtoritatoj malliberigis lin kaj kondamnis lin al nova puno je kvin monatoj da malliberejo.

Fakte, laŭ la kazaĥaj aŭtoritatoj, la vera krimo de Baltabay estas la defendo de la laboristaj rajtoj. Ili esperas, ke la internacia sindikata movado forgesis lin.

Montru al ili, ke ili malpravas. Sendu mesaĝon al la kazaĥaj aŭtoritatoj, postulante de ili, ke ili forlasu tuj ĉiujn akuzojn, kiuj celas lin, liberigu lin, restarigu liajn rajtojn, kaj nuligu lian malpermeson plenumi publikajn aktivecojn, inkluzive de siaj sindikataj aktivecoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
akorda.press@gmail.com, mission@kazakhstan-geneva.ch, kazakhstan@un.int, knprkcampaign@gmail.com