Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Filipinoj: kontraŭ-sindikata represio kontraŭ la instruistaj sindikatoj

Partnerece kun la Internacio de Edukado , tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj. Ĝi reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj subtenprofesiuloj.

La Internacio de Edukado (IE) invitas la laboristojn de la tuta mondo, kondamni la intensigon de turmentado kaj represio suferigita de ĝia aliĝinto, la Alliance of Concerned Teachers (ACT), en Filipinoj.

Pluraj oficejoj de la ACT estis traserĉitaj de la polico kaj almenaŭ unu provinca kunordiganto de la ACT estis arestita dum nova represia operaco kontraŭ la sindikatoj kaj organizaĵoj de la civitana socio en la lando. La represiaj operacoj daŭras kaj ACT timas, ke pli granda nombro de siaj membroj estu celitaj. La sindikato devis fermi oficejojn por garantii la sekurecon de sia personaro, de siaj membroj kaj gvidantoj.  

La kontraŭ-sindikata etoso sub la reĝimo de Duterte maltrankviligas la sindikatistojn, la instruistojn kaj universitatanojn, koncerne iliajn rajtojn kaj sekurecon. Raymond Basilio, ĝenerala sekretario de la ACT, ricevis multajn morto-minacojn de post januaro 2019. La sindikato de instruistoj estas ruĝ-markitaj de la registaro. Sindikataj aktivuloj ankaŭ estas politike profiligitaj de la Nacia filipina polico, kaj enlistigitaj kiel «teroristoj». Du instruistoj de la ACT antaŭnelonge estis paf-celitaj en ilia klasĉambro fare de maskitaj viroj, ĉeeste de iliaj lernantoj.

La lastaj disvolviĝoj profunde maltrankviligas la IE. Tiuj eventoj  pligravigas la situacion koncerne la homajn rajtojn de la laboristoj en Filipinoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
pcc@malacanang.gov.ph, brusselspe@gmail.com, newyork.pm@nypm.org