Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kazaĥio: Minaco kontraŭ la sindikato de la laboristoj en la sektoro de karburaĵoj kaj energio

Partnerece kun la Internacia Sindikata Konfederacio (ITUC), IndustriALL global union, kaj la Misio de Prigardado de la Sociaj Rajtoj en Centra Azio.

La kazaĥaj aŭtoritatoj plu plenumas premon kontraŭ la sendependaj sindikatoj. En 2017, Kazaĥio malfondis la Konfederacion de sendependaj sindikatoj de la Kazaĥa Respubliko kaj plurajn el ĝiaj aliĝintoj. La gvidantoj de la sindikatoj estis persekutitaj kaj enkarcerigitaj. Nun, la sindikato de la laboristoj en la sektoro de karburaĵoj kaj energio estas minacata. La aŭtoritatoj faris proceson por interrompi la aktivecojn de la sindikato iniciate de pluraj petrol-kompanioj : Oil Construction Company, West oil kaj Bozashy Trans Kurylys, kiuj ĉiuj apartenas al la publika kompanio  Kazmunaygaz.

Subtenu la sendependan sindikatan movadon en Kazaĥio kaj sendu mesaĝon al la Kazaĥaj aŭtoritatoj, instigante ilin ĉesigi premon kontraŭ la sindikatoj kaj respekti la rajtojn de la laboristoj.    




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
press@akorda.kz, press@prokuror.kz, nursultan@mfa.kz, Smimazh@parlam.kz, lgibaeva@parlam.kz, info@parlam.kz, press_mtszn@mail.ru, kense@enbek.gov.kz, kanc@adilet.gov.kz, pressa@sud.kz, pressa.sud@mail.ru, knprkcampaign@gmail.com