Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kolombio : Ĉesigu la perfortajn atakojn kontraŭ la manifestaciantoj

Partnerece kun Internacio de la Publikaj Servoj , internacia sindikata federacio, kiu grupigas pli ol 700 sindikatojn, kaj reprezentas 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj kaj la kolombiaj aliĝintoj de la ISP .

De post la 28-a de aprilo 2021, la kolombia popolo plenumas ĝeneralan strikon. Tiu striko komenciĝis reage al imposta reformo, kiu celis kreskigi enspezojn, plialtigante la akcizojn de la bazaj nutraĵoj kaj de la esencaj servoj kiel akvo, elektro, gaso kaj sanigo.     

La striko komenciĝis postulante intertraktadon koncerne la urĝan planon prezentitan al la registaro fare de la Nacia komitato de striko. Vastaj sektoroj de la loĝantaro, inkluzive de la sindikato ISP de Kolombio, kaj aparte la junularo, partoprenis amase al la manifestacioj sur la stratoj de la lando.   

La registaro de Ivan Duque respondis per represio kaj drastaj perfortoj. La Nacia komitato de striko denuncis almenaŭ 2 387 kazojn da policaj perfortoj, 50 mortintojn, 578 vunditojn (inter kiuj 40 viktimojn ĉe la okuloj), 524 malaperintojn, 1 200 arbitrajn enkarcerigojn, 21 kazojn da seksperfortoj kontraŭ virinoj kaj 87 kazojn da genraj perfortoj de post la komenciĝo de la mobilizado, kio konsistigas humanitaran krizon je grandamplekso.         

Sed la kolombianoj plu surstratiĝas kaj estas venkantaj. La imposta reformo estis forlasita, la ministro pri financoj eksiĝis kaj la kontestita leĝprojekto celanta privatigi la sansektoron estis forlasita.

La rajto pace manifestacii estas fundamento de la demokratio.

Kuniĝu kun la kolombia popolo por postuli de la registaro, ke ĝi ĉesigu la ŝtatan perforton, komencu tuj intertraktadojn kun la Nacia komitato de striko kaj respondu favore al la petoj de la Interamerika komisiono pri Homaj rajtoj (IKHR) kaj de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj pri laborvizitoj en Kolombio.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
ivanduque@presidencia.gov.co, contacto@presidencia.gov.co, usuarios@mindefensa.gov.co