Kenjo: respektu la rajtojn de la sanlaboristoj

Partnerece kun la sindikato de la kuracistoj, farmaciistoj kaj dentistoj de Kenjo (KMPDU) kaj la Internacio de la Publikaj servoj , internacia sindikata federacio, kiu grupigas pli ol 700 sindikatojn reprezentantajn 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj.

En Kenjo de post la 14a de marto, la sanlaboristoj strikas pro la nerespekto de la kolektiva konvencio de 2017 kaj de la aranĝo, kiu akompanas ĝin, subskribita en 2021. La kenja registaro rifuzas respekti la antaŭajn interkonsentojn kaj intertraktadi sincere. Anstataŭ tio, ĝi postulas salajrajn detranĉojn kaj respondas al la petoj de la laboristoj per malcedemo kaj perforto.

La registaro minacis maldungi la strikantajn kuracistojn, arestis la gvidantojn de la KMPDU, ĉesigis pagon de la sindikataj kotizoj kaj redukti la personaron en tuteco de la publika sektoro. La Konsilio de la guberniestroj, kiu subskribis la nunan kolektivan konvencion en 2017 asertas, ke la kuracistoj sufiĉe perlaboras. La ministrejo pri sano siaflanke intencas redukti ĝis 90% la salajrojn de la junaj internaj kuracistoj. La interna programo estas necesa, por ke la kvalifikaj kuracistoj akiru sian profesian licencion.

Tiu striko komenciĝis nur semajnon, post kiam la Doktoro Davji Bhimji Attellah, ĝenerala sekretario de la KMPDU, estis vundita ĉe la kapo fare de larmiga bombo dum paca sindikata manifestacio en Najrobio.                   

La kamarado Davji estis grave vundita kaj lia vivo estis savita nur dank’al la rapida interveno de siaj sanlaboristaj kolegoj, kiuj manifestaciis siaflanke.

La aliĝintoj de la PSI sendis leterojn al kenjaj ambasadejoj de la tuta mondo por peti respondojn kaj alvoki la registaron aŭskulti la postulojn de la sanlaboristoj.

La sanlaboristoj de publika kaj privata sektoroj, estas decidigaj daŭrigi la strikon kaj organizas manifestaciojn ĉiumarde.

Kuniĝu kun la kenjaj sanlaboristoj por postuli de la registaro, ke ĝi respektu la kolektivajn konvenciojn, sincere intertraktadu kaj urĝe metu finon al la minacoj kaj perforto.     


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5431 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
cna@parliament.go.ke, clerk.senate@parliament.go.ke, annewaiguru.ke@gmail.com, abimwachi@gmail.com, anai26582@gmail.com, cs@health.go.ke, info@headofpublicservice.go.ke, dp@deputypresident.go.ke, justus.bundi@health.go.ke, ps.publichealth@health.go.ke