Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



XPO: estas tempo malfermi dialogon!

Partnerece kun la Internacia federacio de la transport-laboristoj , tutmonda federacio de 690 sindikatoj, kiuj reprezentas pli ol 19,7 milionojn da laboristoj en 153 landoj.

XPO Logistics, unu el la plej grandaj firmaoj de la sektoro en la mondo, estas objekto de pli kaj pli intensa prigardado, pro ties sinteno kontraŭ-laborista kaj kontraŭ-sindikata en Eŭropo kaj Usono. Ĝia venena entreprena kulturo estas prema ĉe XPO Logistics kaj XPO Eŭropo. En oktobro 2017, Linda Jo Neal (laboristino en la stokejo sub kontrakto de Verizon, administrata de XPO Logistics en Memfiso, Tenesio) mortis en la laborejo, ĉar la direkcio rifuzis al ŝi medicinan helpon dum 56 minutoj. Dum tiuj lastaj monatoj, pluraj virinoj suferis multajn asertojn en rilato kun sistema seksdiskriminacio bazita sur ilia gravedeco, spertis seksturmentadon kaj danĝerajn laborkondiĉojn. Tamen, malgraŭ sciigo pri tiuj aferoj rekte adresita al la Direktoro de XPO, Bradley Jacobs, kaj al la Estraro de Verizon, fare de la laboristoj kaj la filo de Linda Jo Neal dum la Ĝenerala asembleo de la 15-a de majo 2018, XPO rifuzis ŝanĝi siajn politikon kaj praktikon. Kongrue kun la Ĝenerala Asembleo de XPO Eŭropo la 15-an de junio 2018, ni petas de la Direktoro de XPO, Bradley Jacobs, kaj de la Ĝenerala Asembleo de XPO, renkonti la Internacian federacion de la Transport-laboristoj por diskuti pri la problemoj spertitaj de la laboristoj. 




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
xpoworkersunited@gmail.com, Bradley.Jacobs@XPO.com, Malcolm.wilson@xpo.com, amdesalva@gmail.com, mgj@jesselsoncapital.com, Gena.ashe@xpo.com, Meghan.henson@xpo.com