Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kanado: poŝtistoj estas devigataj reiri al la laboro, kaj iliaj defendantoj malliberigitaj

Partnerece kun CUPW, la sindikato de la poŝtlaboristoj. . La CUPW reprezentas 50 000 membrojn, kiuj laboras por Poŝto-Kanado en la tuta lando. ``

La 27-an de novembro, post kvin semajnoj da partaj strikoj, sekcion post sekcio, la liberala registaro leĝigis tiel, ke pli ol 50 000 kanadaj poŝtistoj estas devigataj reiri al la laboro. Pro tio, ili perdis sian rajton al libera kaj justa  intertraktado kaj striko, malrespekte al la kanada Ĉarto pri Rajtoj kaj Liberecoj. 

Nuligante la rajton de la laboristoj al striko kaj intertraktadoj, la registaro definitive decidis, ke la entreprenoj pli gravas ol la rajtoj garantiataj de la Ĉarto de la laboristoj.

De pli ol jaro, la sindikato de la poŝtlaboristoj intertraktadas cele al akordo pri kolektivaj konvencioj, pritraktantaj la ĉefajn problemojn, kiuj afliktas la laboristojn de antaŭ jaroj: ega procento da vundoj, neegalecoj, elĉerpiĝo, kaj uzado de provizoraj laborpostenoj. La registaro ne nur nuligis la rajton al striko, ĝi ankaŭ trudis la laboristojn reiri al la laboro, kaj fronti denove la samajn problemojn nesolvitajn, dum la plej ŝarĝita periodo de la jaro.    

De kiam la poŝtistoj estis laŭleĝe devigitaj reiri al la laboro, la sindikata movado kaj membroj de la komunumo kolektiĝis por organizi strikpostenojn, kaj manifestaciis en multaj servoj de Poŝto-Kanado en la tuta lando, solidarece kun la poŝtistoj. Kelkaj subtenantoj eĉ estis arestitaj, senatende malliberigitaj, kaj devas aperi antaŭ tribunalo komence de 2019.

Fonduso estis kreita por pagi la justic-kostojn. Se vi deziras donaci, bonvolu viziti la retpaĝon GoFundMe.

La rajto al intertraktado de kolektivaj konvencioj, kompletaj kaj justaj, la fundamenta rajto al striko garantiata de la Ĉarto plu meritas defendadon. La dungantoj kaj registaroj neniam donas al ni rajtojn sen lukto, ni ĉiam estas devigataj batali por akiri ilin. Helpu la CUPW-STTP fari ĝin: sendu protestmesaĝon al la registaro de Kanado.  




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
justin.trudeau@parl.gc.ca, Carla.Qualtrough@parl.gc.ca, Patty.Hajdu@parl.gc.ca, Jessica.L.McDonald@canadapost.postescanada.ca, feedback@cupw-sttp.org