Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kazaĥio: Erlan Baltabay kondamnita je 7 jaroj da malliberejo pro sindikataj aktivecoj

Partnerece kun la Internacia Sindikata Konfederacio , IndustriALL, kaj KNPRK - la Konfederacio de Sendependaj Sindikatoj de Kazaĥio.

Represio kaj perfortaj fizikaj agresoj kontraŭ la gvidantoj kaj aktivuloj de la sendependaj sindikatoj senĉese daŭras. La 17an de julio 2019, Erlan Baltabay, gvidanto de la Sindikato de la laboristoj de industrio pri bruligaĵoj kaj energio «Deca laboro» estis kondamnita je 7 jaroj da malliberejo kaj 7 jaroj da malpermeso pri ĉia publika aktiveco.   

La sindikato, kiun li gvidis, estis malfondita fare de tribunalo, kadre de pli vasta represio kontraŭ la sindikataj sendependaj aktivecoj. La puna procezo kontraŭ Erlan Baltabay komenciĝis la 25an de septembro 2018, reprezalie al lia sindikata aktiveco, kaj lia principa defendo de la aliaj gvidantoj de la Konfederacio de la sendependaj sindikatoj de Kazaĥio (KNPRK), kondamnitaj al diversaj limigoj de iliaj liberecoj. Tiuj punaj persekutoj, kaj ankaŭ tiuj engaĝintaj kontraŭ la gvidantoj de la KNPRK Larisa Kharkova, Amin Eleusinov kaj Nurbek Kuŝakbaev, celis silentigi la aktivulojn de la sendependaj sindikatoj, kaj malhelpi aliajn personojn aktive partopreni al postulo de sindikata libereco en tiu lando.

Ni bezonas vian subtenon! Kuniĝu kun ni por postuli de la Kazaĥaj aŭtoritatoj, ke ili ĉesigu la persekutojn kaj perforton kontraŭ la gvidantoj de sendependaj sindikatoj, kaj garantiu la liberecon kaj sekurecon de la sindikataj aktivuloj en la lando.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
akorda.press@gmail.com, mission@kazakhstan-geneva.ch, geneva@mfa.kz, kazakhstan@un.int, press@mfa.kz, knprkcampaign@gmail.com