Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Barato: La rajtoj de la laboristoj estas minacitaj

Partnerece kun IndustriALL, Internacio de edukado, internacia Federacio de la transport-laboristoj, Internacio de la publikaj servoj, Internacio de la laboristoj en la sektoro de ligno kaj konstruado, Internacia Unuiĝo de la laboristoj en la sektoroj de nutrado, agrikulturo, hotel-restoracio, tabako kaj ligitaj branĉoj, UNI Global Union, kaj la Internacia Sindikata Konfederacio.

Multaj Ŝtatoj en Barato utiligas la kronvirusan krizon kiel pretekston por difekti la laborjuron kaj ataki la laboristajn rajtojn, dum la centra registaro de Narendra Modi plu turmentas la sindikatan movadon. La Ŝtatoj Utar-Pradeŝo, Madja-Pradeŝo, Guĝarato kaj Himaĉal-Pabordaradeŝo anoncis gravajn ŝanĝojn. Ili plilongigis la labortempon de 8 ĝis 12 horoj, enkondukis laborpostenojn je limigita daŭro kaj interrompis aŭ antaŭvis esceptojn en la laborjuro. Ankaŭ multaj aliaj Ŝtatoj enkondukis ŝanĝojn. Tiuj atakoj kontraŭ la laboristaj rajtoj estis plenumintaj pere de dekretoj, kiam la leĝaj asembleoj aŭ la Parlamento ne kunsidis.
La ŝanĝoj estis plenumintaj sen konsulto de la sindikatoj, kaj atencas al la fundamentaj principoj de la laborjuro. La barata registaro devas nuligi tiujn ŝanĝojn, plifortigi la labor-inspektadon kaj garantii la socian asekuron por ĉiuj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
pmh7rcr@gov.in, cmup@nic.in, vijaybhairupani@gmail.com, cm-hp@nic.in, jr.thakur@nic.in, cmrajasthan@nic.in, cmharyana@nic.in, cm-ua@nic.in, cm@assam.gov.in, cm.goa@nic.in, mla.taleigao.gvs@gov.in, cm@mp.nic.in, pslabour@mp.gov.in, sahabhag.maharashtra@gov.in, cmo@punjab.gov.in