Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kamboĝo: Liberigu la sindikatajn gvidantojn enkarcerigitajn

``
Partnerece kun la Internacia Sindikata Konfederacio , monda voĉo de la laboristoj de la tuta mondo, kiu reprezentas 200 milionojn da laboristoj en 163 landoj kaj kun 332 naciaj aliĝintoj.
Kaj ankaŭ partnereco kun la Internacio pri Edukado , monda sindikata federacio, kiu grupigas 384 asociojn kaj sindikatojn en 178 landoj kaj teritorioj, kaj reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj help-profesiuloj.

La Internacia Sindikata Konfederacio (CSI) petas vian subtenon por akiri la liberigon de Rong Chhun, prezidento de la Kamboĝa Konfederacio de la Sindikatoj (CCU), kaj Sor Saknika, prezidantino de la Kamboĝa Asocio de la Neformalaj Laboristoj (CILA). Rong Chhun estis arestita la 13-an de julio pro instigo al plenumo de krimo, ĉar li faris komentojn pri la perdo de agrikulturaj teroj kaj la neregulaĵoj ĉe la landlimo inter Kamboĝo kaj Vjetnamio. 

Antaŭnelonge, li partoprenis strikpostenojn dum la fermado de uzinoj de vestaĵoj kaj postulis de la registaro, ke ĝi plibonigu la situacion pri Homaj rajtoj. Sor Saknika kuniĝis kun la manifestacioj, postulante lian liberigon kaj estis arestita pro instigo la 7-an de aŭgusto. Ouk Chayavy, eks-prezidento de la Sendependa Asocio de la kamboĝaj instruistoj, estis agresita de nekonataj huliganoj sur la revenvojo post lia vizito al Rong Chhun en malliberejo la 10-an de aŭgusto.

La kamboĝa registaro subpremas la liberecon de asociiĝo kaj esprimo, por silentigi la laboristajn protestojn kontraŭ la ekonomia recesio kaj la represio.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
camemb.gva@mfaic.gov.kh, camemb.bel@mfaic.gov.kh, Ithsamheng@gmail.com