Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Pakistano: Metro – ĉesigu tuj la kontraŭ-sindikatan subpremadon

Partenerece kun UNI Commerce, UNI Global Union estas internacia sindikata federacio, kiu reprezentas pli ol 20 milionojn da laboristoj en pli ol 150 landoj, ĉefe dungitaj en la sektoro de servoj. UNI-Komerco estas unu el la sektoroj de UNI Global Union, kiu reprezentas pli ol 160 sindikatojn kaj pli ol 4 milionojn da laboristoj dungitajn en podetala kaj pogranda komerco.

UNI-Komerco invitas la sindikatojn, la laboristojn kaj aktivulojn pri Homaj rajtoj kaj pri Laboro el la tuta mondo, postuli tuj de Metro A.G., ke ĝi reenpostenigu Tahir Mehmood, ĝenerala sekretario de la sindikato de la dungitoj de Metro Habib en Pakistano. Metro A.G estas germana multnacia entrepreno pri pogranda komerco de nutraĵaj varoj en 26 landoj en la mondo, sub la ŝildoj METRO kaj MAKRO, inkluzive de Pakistano, kie la laboristoj de Metro luktas de antaŭ sep jaroj por akiri kolektivan konvencion. La estraro de Metro-Pakistano kondukis kampanjon de kontraŭ-sindikata subpremado, timigante kaj persekutante la sindikatajn gvidantojn per avertoj, avizoj, ŝanĝoj de laborloko, profesia statuso, kaj maldungoj. Dum tiuj lastaj jaroj, pluraj sindikataj gvidantoj estis maldungitaj fare de Metro-Pakistan, inkluzive de ĉiu ĝenerala sindikato elektita de la sindikato de 2013. Pli frue, Metro maldungis Tahir Mehmood (la ĝenerala surloka sindikata sekretario) en februaro 2021 pro malasidueco okazinta en 2017. Tahir estas dungito de Metro-Pakistano de antaŭ 10 jaroj. Vi povas subteni Tahir kaj la pakistanajn laboristojn, sendante mesaĝon al la CHRO kaj la loka estraro de Metro ; postulante reenpostenigon de Tahir, ke ĝi ĉesigu la kontraŭ-sindikatan subpremadon, kaj intertraktadu kun la sindikato por akiri kolektivan konvencion.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
zahra.hussain@metro.pk, Marek.minkiewicz@metro.pk, andrea.euenheim@metro.de, globalsolidarity@uniglobalunion.org