Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Porto-Riko : Ni subtenu la elektrolaboristojn - Ĉesigu la privatigon


Partnerece kun Public Services International, internacia sindikata federacio, kiu grupigas pli ol 700 sindikatojn kaj reprezentas 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj kaj UTIER. La laboristoj de la Sindikato de elektro-industrio kaj irigacio de Porto-Riko unuiĝas por labori por kaj en defendo de niaj interesoj kaj komunaj rajtoj, tiuj de la tuta laboristaro kaj de nia popolo. Pro tio, ni opinias, ke energio estas rajto de la tuta homaro – kaj ne estas komercaĵo.

La guberniestro de Porto-Riko utiligas la privatigon de la elektroreto de Porto-Riko por ataki UTIER, plej malnova kaj granda sendependa sindikato de la insulo, kiu reprezentas la laboristojn de la elektro-sistemo de pli ol 79 jaroj. La registaro transdonis la ekspluatadon de la elektroreto de la insulo al la privata entrepreno LUMA Energy ekde la 1-a de junio.

Luma ne agnoskis la kolektivan konvencion de UTIER kaj pli ol 3 000 laboristoj en la elektro-sektoro ekstrikis, rifuzante labori por LUMA. La guberniestro ekvalidigis la kontrakton malgraŭ la oponoj de la laboristoj kaj konsekvence, LUMA ne disponas pri sufiĉe da kvalifikitaj dungitoj por konvene funkciigi la reton, kio endanĝerigas la tutan insulon. Miloj da kvalifikitaj laboristoj en la elektrofako estis translokitaj en registaraj laborpostenoj sen rilatoj kun la elektroreto aŭ en agentejoj, kiuj ne havas rimedojn por pagi iliajn salajrojn aŭ avantaĝojn.         

Postulu de la guberniestro de Porto-Riko, ke li agnosku la rajtojn de la elektrolaboristoj de la insulo kaj restarigu iliajn laborpostenojn en la elektro-sistemo !




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
utieroficial@gmail.com, oficialdeinformacion@fortaleza.pr.gov, secretariadelagobernacion@fortaleza.pr.gov, secretario@estado.pr.gov