Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Jordanio : malfondo de la Asocio de la jordaniaj instruistoj kaj obstrukco al la sindikata laboro

Partnerece kun la Internacio de Edukado , monda sindikata federacio, kiu grupigas 384 asociojn kaj sindikatojn en 178 landoj kaj teritorioj, ĝi reprezentas 32,5 milionojn da instruistoj kaj aliajn dungitojn pri edukado.

LabourStart, kune kun la Internacio de Edukado, alvokas vin protesti kontraŭ la malfondo de la Asocio de jordaniaj instruistoj (AJI), kaj la amasaj maldungadoj de instruistoj, inter kiuj 14 apartenas al la AJI. La jordaniaj sekurecaj fortoj denove arestis kaj detenis la gvidantojn de la AJI okaze de la Monda tago de la instruistoj. La kontraŭ-ribela polico estis deplojita por haltigi la pacajn manifestaciojn organizitajn por denunci la represio kontraŭ la sindikataj rajtoj.
La AJI estis malfondita la 31an de decembro 2020 de la instanca tribunalo de Amano. La 29an de septembro 2021, la ĝenerala prokuroro forpuŝis la apelacion faritan de la AIJ kontraŭ la maldonfo de la sindikato kaj la enkarcerigo dum jaro de la 14 membroj de la estraro de la AJI. La AJI utiligis la Mondan tagon de la instruistoj por denunci sian pluan juran persekutadon. La AIJ ankaŭ petis nuligon de ĉiuj obstakloj, kiuj malhelpas la instruistojn plenumi sian rajton pri asocia libereco kaj kolektiva intertraktado.
La jordania registaro utiligis la urĝan leĝon promulgitan dum la pandemio por turmentadi jure la membrojn de la sindikatoj, la instruistojn kaj la laboristojn pri edukado.
La reglamentoj koncerne la dungadon de la funkciuloj ankaŭ estis dolĉigitaj por faciligi ilian maldungon. Almenaŭ 65 instruistoj estis devigitaj emeritiĝi anticipe.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
info@pm.gov.jo, moecs@moe.gov.jo