Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Belorusio: Ĉesigu la atakojn kontraŭ la sindikatoj – Liberigu tuj la sindikatajn aktivulojn enkarcerigitajn

Partnerece kun la Asocio Salidarnast, kiu laboras por la restarigo de la sendependa sindikata movado en Belorusio, kaj la Belorusa Kongreso de la demokrataj sindikatoj (BKDP).

Post la neleĝa elektado de 2020, la reĝimo de Lukaŝenko intensigis la represion kontraŭ la sendependaj sindikatoj. En aprilo 2022, la aŭtoritatoj lanĉis ampleksegan kampanjon kontraŭ ĉiuj sendependaj sindikatoj kaj arestis gvidantojn kaj aktivulojn. Nuntempe, almenaŭ 23 sindikatanoj estas detenitaj aŭ limigitaj en sia moviĝlibereco, 8 sindikatanoj estas malliberigitaj, 2 estas hejmarestitaj, dum aliaj atendas sian proceson. Intertempe en julio, la Ĉefkortumo trude malfondis la Belorusan kongreson de la demokrataj sindikatoj (BKDP) kaj kvar grandajn sindikatojn, dum la aŭtoritatoj kvalifikis la sendependajn sindikatojn « ekstremistoj » kaj « okcidentaj agentoj », kaj lanĉis kalumniajn kampanjojn kun klara mesaĝo: ĉiu persono, kiu rilatas kun la BKDP kaj ĝiaj aliĝintoj riskas persekuton. Krome, pluraj aktivuloj de la strikmovado, riskas plurajn jarojn da malliberejo pro « perfido kontraŭ la Ŝtato ». Pro ĉiuj ĉi malobservadoj de la internaciaj labornormoj, la Administracia konsilio de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) komencis procezon, kiu kondukos al novaj punoj kontraŭ la belorusa registaro.

Ni postulas forlason de la akuzoj kaj tujan liberigon de ĉiuj aktivuloj, ĉesigon de la persekutoj kontraŭ la sendependaj sindikatanoj en Belorusio. Ni firme subtenas la restarigon de sendependaj kaj demokrataj sindikatoj en Belorusio.               




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
zaidarnast@gmail.com, belarus.geneva@mfa.gov.by, germany@mfa.gov.by, china@mfa.gov.by, france@mfa.gov.by, italy@mfa.gov.by, japan@mfa.gov.by, norway@mfa.gov.by, netherlands@mfa.gov.by, usa@mfa.gov.by, uk.london@mfa.gov.by, sweden@mfa.gov.by