Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Ĉinio: liberigu la enkarcerigitajn aktivulojn pri laborrajto, kiuj uzadas sian liberecon pri asociiĝo

Partnerece kun la Konfederacio de la sindikatoj de Hongkongo , sola sendependa kaj demokratia sindikata federacio en Ĉinio, kaj Globalization Monitor, NRO bazita en Hongkongo, kiu observas la malutilajn efikojn de la kapitalisma tutmondigo kontraŭ la laboristoj kaj medio.

De longe, la laboristoj en Ĉinio estas senigitaj je libereco de asociiĝo, kaj rajto fondi profesiajn sindikatojn. Laŭ la laborjuro en Ĉinio, la Federacio de la sindikatoj en Ĉinio (ACFTU), kiu fakte estas submetata al la komunisma partio, havas la reglamentan potencon regi ĉiujn sindikatojn, inkluzive de la kreado de bazaj sindikatoj. Pro tio, la sindikatoj laŭleĝe agnoskitaj estas malofte organizitaj el sendependa maniero, kaj ne respondas al la interesoj de la laboristoj. Tio devigas multajn laboristojn mem-organiziĝi okaze de laborkonflikto, aŭ plendmotivo.

Dum somero 2018, la laboristoj de Jasic Technology, fabrikejo de lutmaterialo situanta sude de Ĉinio, estis maldungitaj, ĉar ili organizis propran sindikaton. Ili poste estis arestitaj fare de registaraj respondeculoj pro «homamasa kolektiĝo cele al malordigo de la socia ordo». Hodiaŭ, pli ol 40 personoj plu estas malliberigitaj pro kriminala kialo, inkluzive de reprezentantoj de studentoj defendantoj de la laboristoj, de komunumaj centroj kaj de NROj pri laborjuro.

En januaro 2019, ankaŭ kelkaj defendantoj de la laborrajtoj, kiuj delonge apartenas al diversaj NROj pri la laboro, estis enkarcerigitaj pro kriminala kialo. Estas evidente, ke la ĉina registaro vaste subpremas la sindikatajn aktivulojn, kiuj uzadas siajn fundamentajn rajtojn pri libereco de asociiĝo kaj esprimo, per trudodevigado. Tiaj arbitraciaj enkarcerigoj estas evidentaj malobservadoj de la laboristaj rajtoj.

Per tiu ĉi kampanjo, la Konfederacio de la sindikatoj de Hongkongo (HKCTU), kaj Globalization Monitor (GM), postulas de la ĉina registaro, ke ĝi liberigu ilin, kaj ĉesigu la persekutojn kontraŭ ĉiuj laboristoj, la sindikataj aktivuloj kaj ties defendantoj, kiuj estas malliberigitaj pro kriminalaj kialoj, ĉar ili uzadis sian fundamentan rajton al sindikata libereco. Tiuj organizaĵoj postulas de la registaro, ke ĝi ĉesigu la represion kontraŭ ĉiuj aktivuloj pri la laboristaj rajtoj, kontraŭ ĉiaj aktivecoj de sendependaj sindikatoj, kaj garantiu, ke ĝiaj leĝoj respektu la fundamentajn principojn de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL) pri sindikata libereco.       




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
content@mail.gov.cn