Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Pollando: reenpostenigu la maldungitajn sindikatajn gvidantojn de Castorama

Partnerece kun UNI-Komerco , filio de UNI Global Union, federacio, kiu reprezentas pli ol 20 milionojn da laboristoj en pli ol 150 landoj, ĉefe dungitajn en la sektoro de la servoj. UNI-Komerco estas unu el la sektoroj de UNI Global Union, kiu reprezentas pli ol 160 sindikatojn, kaj pli ol 4 milionojn da laboristoj dungitaj en podetala kaj pogranda komercoj.

La sindikato UNI-komerco alvokas la sindikatojn kaj la laboristojn de la tuta mondo postuli de Castorama, ke ĝi reenpostenigu la 10 sindikatajn gvidantojn en Pollando.

Castorama estas filio de Kingfisher PLC, brita multnacia entrepreno specialigita pri loĝ-plibonigo, kiu dungas 12 000 laboristojn en 80 magazenoj en Pollando.

En septembro 2018, NSZZZ-Solidarnosc-Komerco, filio de UNI-komerco, lanĉis kampanjon de sindikatiĝo de la laboristoj de Castorama. Tiam, la dunganto intensigis siajn kontraŭ-sindikatajn aktivecojn, kaj maldungis 10 sindikatajn gvidantojn de Castorama-Pollando, inter kiuj Wojciech Kasprzyk, prezidanto de la sindikato «Solidareco» en Castorama-Pollando.

La dunganto provis pravigi la maldungojn invokante «plenumadon de aktivecoj malfavore al la entrepreno» kaj «atencon kontraŭ la ekstera bildo de la dunganto». Ili tamen simple uzadis la retplatformojn kaj la sociajn retojn por helpi la laboristojn, kaj helpi ilin organiziĝi. Ili ankaŭ volis esprimi sian opinion koncerne la malamikan sintenon de la dunganto kontraŭ la sindikatoj, kaj pri ĝiaj klopodoj eviti socian dialogon.       

La sindikato kaj la laboristoj rebatas. La internacia solidareco helpus la laboristojn de Castorama-Pollando en ilia lukto, kaj instigi la dunganton, ke ĝi reviziu sian decidon.   

Vi povas subteni la laboristojn de Castorama-Pollando, sendante mesaĝon al la Prezidanto de la entrepreno kaj al la surloka direkcio.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
corpcomms@kingfisher.com, sebastien.krysiak@castorama.pl, slawomir.rogowiec@castorama.pl, solidaritywithcastoramaworkers@gmail.com