Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Alĝerio : liberigu Ramzi Dardar, sindikatano enkarcerigita surbaze de falsaj akuzoj pri terorismo


Partnerece kun IndustriALL, PSI, kaj la IUF.

De multaj jaroj, la sendependaj sindikatoj de Alĝerio, kiuj postulas rajtojn kaj agnoskon frontas represion. Ĝi kreskis pro la apero de la amasa movado, la Hirak. La amasaj maldungoj de sindikataj gvidantoj kaj membroj, la fermado kaj la sigelita pordo de la sindikataj lokaloj fare de la polico, la turmentado kaj enkarcerigo konsistigas la nunan represion, kiu eniris en novan danĝeran fazon.

La 30an de junio, la alĝeria polico arestis la sindikatan gvidanton Ramzi Dardar, aŭtmekanikisto kaj elektita gvidanto de la Alĝeria Unuiĝo de la Industrioj (AUI), kiu reprezentas la laboristojn de la neformala industria sektoro kaj estas aliĝinta al la sendependa konfederacio COSYFOP. Dardar estas akuzita pri terorismo, kaj ke li ŝancelis la moralon de la armeo kaj la nacian union per siaj publikigaĵoj en la sociaj retoj.

La internaciaj sindikatoj IndustriALL, ISP kaj UITA petis de la IOT, ke ĝi intervenu kaj postulu de la registaro, ke ĝi liberigu Dardar kaj forlasu ĉiujn akuzojn kontraŭ li. La alĝeria registaro reagis translokante Dardar en malliberejon rezervitan al la morto-kondamnitoj. La dato de la proceso ne ankoraŭ estis fiksita. Alarmaj raportoj mencias, ke lia fizika kaj mensa sano difektiĝas.                 

Ni petas de la alĝeria registaro, ke ĝi liberigu Ramzi Dardar tuj kaj senkondiĉe, kaj respektu plene la sindikatajn kaj demokratiajn rajtojn formulitajn en la internaciaj normoj, interalie la konvencioj de la IOT.  




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
President@el-mouradia.dz, contact@mjustice.dz, contact@mission-algeria.ch, consulat-algerie@consulat-algerie.ch, secretariat@consulatalgerie.be