Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Jordanio: nova registara represio kontraŭ la rajtoj de la instruistoj

Partnerece kun la Internacio de Edukado , monda sindikata federacio, kiu grupigas 384 asociojn kaj sindikatojn en 178 landoj kaj teritorioj, kaj reprezentas 32,5 milionojn da instruistoj kaj aliaj eduk-laboristoj, kaj la Internacia Sindikata Konfederacio , kiu reprezentas 200 milionojn da laboristoj en 163 landoj kaj teritorioj, kaj enkalkulas 332 naciajn aliĝintojn.

La Internacio de Edukado (IE) alvokas la laboristojn kaj sindikatanojn peti de la jordaniaj aŭtoritatoj, ke ili ĉesigu tuj turmentadi la gvidantojn de la Asocioj de la Jordaniaj Instruistoj (AJI) kaj eĉ minaci ĝian ekzistadon.

La 31an de decembro, instanca tribunalo de Amano permesis malfondon de la asocio kaj enkarcerigon dum unu jaro de dek tri membroj de la estraro de la asocio de la instruistoj.

La malfundo estas kontraŭleĝa kaj rezultas el neĝusta kompreno de la leĝaj aranĝoj. La puno decidita kontraŭ la membroj de la estraro estas ankaŭ nejusta, ĉar ili estis malhelpataj prezenti pruvojn kontraŭ la akuzoj.     

La sindikataj gvidantoj enkarcerigitaj estis liberigitaj kontraŭ kaŭcio, ĝis kiam la estraro de la AJI apelacios pri la juĝa decido. 

Subskribu mesaĝon por peti plenan uzadon de la fundamentaj rajtoj de la instruistoj kaj de la eduk-laboristoj en Jordanio.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
info@pm.gov.jo, moecs@moe.gov.jo, info@mol.gov.jo, Jordan.embassy@skynet.be