Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Tajlando: sindikataj gvidantoj estis maldungitaj, kaj kondamnitaj al monpuno, ĉar ili postulis fervojan sekurecon

Partnerece kun la Internacia federacio de la transport-laboristoj , tutmonda federacio de 690 sindikatoj, kiuj reprezentas pli ol 19,7 milionojn da laboristoj en 153 landoj.

La sindikato de la tajlandaj fervojistoj (SRUT) organizis nacian kampanjon por fervoja sekureco, post la mortiga elreliĝo de la 5-a de oktobro 2009 en la stacidomo Khao Tao en Tajlando, kiu okazigis ses mortintojn kaj plurajn vunditojn. Interna enketo pri la faktoj ebligis konkludi, ke la ĉefa kaŭzo de tiu akcidento estas, ke la lokomotivo estis malbone prizorgita kaj en danĝera stato. La deliktpuna tribunalo maldungis kaj malliberigis la kondukiston de la trajno pro la motivo, ke li kondukis la nesekuran lokomotivon. Baze de tio, la civila tribunalo ordonis al la tajlanda fervoja societo (SRT) kaj la kondukisto, ke ili pagu domaĝkompensojn al la tuŝitaj familioj. Ankaŭ la nacia komisio pri Homaj rajtoj de Tajlando konkludis, ke la malbona stato de la lokomotivo estis la ĉefa kaŭzo de la akcidento.

Post la oficialaj plendoj de la sindikatoj ITF kaj CSI, la Internacia Buroo de Laboro sendis siajn konkludojn kaj rekomendojn al la tajlanda registaro. Tiuj rezultoj klare montras, ke la nura kulpo de la gvidantoj de la sindikato SRUT estis, ke ĝi prave substrekis la danĝeran staton de la tajlanda fervoja sistemo.    

Tamen, la SRT maldungis ses gvidantojn de la branĉo Hat  Yai  de la SRUT, kaj maldungis sep aliajn en 2011. Tiuj maljustaj maldungoj kondukis al kampanoj naci- kaj internaci- skale postulantaj reenpostenigon de ĉiuj gvidantoj de la SRUT. En 2014, 13 gvidantoj estis redungitaj en siaj postenoj, sed nur ses inter ili ricevis iliajn nepagitajn salajrojn.

En marto 2018, la Ĉefkortumo ordonis al sep gvidantoj de la SRUT pagi domaĝkompensojn, kiuj atingas nun ĉirkaŭ 24 milionojn da Tajlandaj bahtoj (ĉirkaŭ 726 116 US-dolaroj). Dek jaroj estos bezonataj por repagi tiun imponan monpunon. Tiu afero fuŝos iliajn vivojn kaj la vivon de iliaj familioj.    




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
spmwebsite@thaigov.go.th, webmaster@mol.mail.go.th, webmastermot@mot.go.th, webmaster.srt@railway.co.th, srutthailand@gmail.com, itfthaincc@gmail.com