Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Jordanio: la nova laborjuro devas agnoski la rajtojn de la laboristoj

Partnerece kun la Internacia Konfederacio de Sindikatoj , kiu reprezentas 207 milionojn da laboristoj en 163 landoj kaj teritorioj kaj la Solidera Centro , la plej granda organizaĵo de defendo de la laboristaj rajtoj bazita en Usono.

Delonge, la jordania laborjuro reduktas la rajton de la laboristoj plenumi sian liberecon je asociiĝo, organiziĝi kaj intertraktadi kolektive. Inter tiuj restriktoj, inter aliaj, la migrantaj laboristoj (kiuj reprezentas gravan parton de la jordania laboristaro) ne rajtas fondi propran sindikaton, sindikatoj estas permesataj nur en 17 sektoroj difinitaj de la registaro, kaj  po nur unu sindikato en ĉiu sektoro rajtas ekzisti. Tio ĉi malhelpis la novajn sindikatojn, havi laŭleĝan ekzistadon kaj aktivadi en la lando. La IOL multfoje kritikis tiun ĉi aspekton kaj aliajn aspektojn de la laborjuro.

La jordaniaj leĝofarantoj studas nun amendojn al la laborjuro, kiu ne nur ne solvos tiujn antaŭlongajn problemojn, sed devigos novajn restriktojn. La amendoj estis adoptitaj de la Ĉambroj de la reprezentantoj, kaj estos baldaŭ pridiskutitaj ĉe la Senato. La ISK kaj la IOL ambaŭ sendis detaligitajn labornotojn, eksplikante en kio la amendoj malobservadas la internacian laborjuron, sed la registaro ĝis nun ignoris tiujn rekomendojn.

La jordania registaro devas aŭskulti la laboristojn kaj garantii, ke ĝiaj leĝoj konformiĝas kun la fundamentaj laborrajtoj de la IOL, inkluzive de la sindikata libereco, kaj ne malplibonigas ilin.   




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
Omarrazzaz@yahoo.com, Sawsanmajali@gmail.com, Firas.adwan@representatives.jo, nabeeha32000@yahoo.com, fahed.alfayez@pm.gov.jo, minister@mol.gov.jo