Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Belorusio: kampanjo por reenpostenigo de sindikata aktivulo

Partenerece kun IndustriALL kaj la belorusia sendependa sindikato de la ministoj, kemiaj laboristoj, petrolrafinistoj, energio, transportoj, konstruado kaj aliaj laboristoj , sendependa sindikato, kiu luktas por la laboristaj rajtoj en aŭtoritata Belorusio. IndustriALL reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la mina, energia kaj manufaktura sektoroj. Ĝi estas forto de monda solidareco, kiu luktas por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la tuta mondo.

Mikalaj Valadzko estis provizore maldungita de sia laborposteno dum projekto de elfosado de putoj en Belorusio, post fondo de surloka sindikato, kiu celas defendon de la laboristaj rajtoj. La laboro estas plenuminta de la germana societo Redpath Deilmann, kiu apartenas al la kanada societo Redpath Mining. De post 2019, la dungitoj petas ateston de konformeco fare de la laborinspektado por atribui al la sub-grundaj laboristoj avantaĝojn kaj kromajn garantiojn. Por defendi siajn rajtojn, la laboristoj fondis surlokan sindikaton kun la subteno de la belorusia sendependa sindikato (BITU).    

La entrepreno reagis per reprezalioj, kaj ne renovigis la laborkontrakton de Mikalaj. Specialisto alte kvalifikita, li plu estas sen laboro de post la 31a de marto, meze de pandemio de COVID-19. Subtenu la peton de la BITU kaj de IndustriALL por renovigo de la laborkontrakto de la sindikatano Mikalaj Valadzko, akiri garantion de konformeco de la laborlokoj ĉe Redpath Deilmann kaj aplikadon de ĉiuj aranĝoj pri sekureco dum la laboro, konforme kun la belorusia leĝaro.  




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
George.Flumerfelt@redpathmining.com, jochen.greinacher@redpathmining.com, holger.hertel@redpathmining.com, unionbnp@yahoo.com