Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Birmo: Unuiĝintaj Nacioj devas haltigi la militan ĥunton

Partnerece kun tiuj Internaciaj Federacioj:

De post la puĉo de 2021, kiu renversis la demokratian registaron de Birmo, la milita ĥunto mortigis pli ol 2 000 civilulojn, inter kiuj sindikatanojn kaj infanojn, arestis pli ol 14 000 personojn kaj translokis pli ol milionon da personoj.

Ĉi-jare, en nova ondo de perforto kaj senpuneco, la milita ĥunto ekzekutis publike kvar aktivulojn por demokratio kaj antaŭvidas ekzekuti 41 aliajn politikajn malliberulojn. La diktaturo ankaŭ kondamnis la Ŝtatan konsilistinon Aung San Suu Kyi ĝis tri jaroj da enkarcerigo kun trudlaboro kaj forpuŝis la petojn de pacaj intertraktatoj formulitaj de la internacia komunumo, inkluzive de la engaĝiĝoj deciditaj kadre de la kvinpunkta interkonsento de la ANASE.    

Kaj la senhontaj abomenindaĵoj de la milita ĥunto daŭras. La 13an de septembro 2022, samtage ol la malfermo de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (AGNU), la milita ĥunto arestis kvin sindikatanojn de la Kondederacio de la sindikatoj de Birmo (CTUM).      

Laŭ la raportoj, la sindikatanoj estis perforte frapitaj, un el ili suferas pri vundo per kuglo.

Tio devas ĉesi. En spirito de solidareco kaj demokratio, la grupo Global Unions petas de la 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (AGNU), ke ĝi:

1/Rekomendu adopton de la akreditaĵoj de la Registaro de nacia unueco (NUG).
2/Reagnosku S-ron Kyaw Moe Tun kiel Permanentan reprezentanton de Birmo ĉe Unuiĝintaj Nacioj
3/Kulpigu la militan ĥunton pri krimoj kontraŭ la homaro ĉe la Internacia Punkortumo (CPI) bazita sur la misio de demonstro de la faktoj de UN en 2018.
4/Admonu la Konsilion de sekureco, ke ĝi adoptu embargon koncerne la armilojn al Birmo bazitan sur la rezolucioj 75/287 de la AGNU, kaj ekonomiajn punojn kontraŭ la milita ĥunto.          




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
hucons.nyf@mfa.gov.hu, info.ny@mfa.gov.hu